@article{oai:kanagawa-u.repo.nii.ac.jp:00005799, author = {中村, 浩平 and Nakamura, Kohei}, journal = {人文学研究所報}, month = {Mar}, note = {Dum la tempo de tiel nomata Milito inter Japanio kaj Cinio, kiam Japanio invadis Cinion, HASEGAWA Teru estis unu el la aktivuloj, kiuj kontraustaris la agresan militon kaj cells paeon inter ambau popoloj. Si estis esperantisto. Sur sia idea fono de la porpaca aktivado kusas la lingvo Esperanto kaj gia pacismo. En la nomo de Verda Majo (Sia cina nomo estis MIDORIKAWA Eiko.) si partoprenis la rezistan movadon de cinaj esperantistoj kontrau Japanio. Sekvinte sian cinan edzon Liu Ren (劉仁) al Cinio, si forlasis la urbon Jokohamo en la 15a de aprilo 1937, kaj atingis Sianhajon en la 19a. Jam en novembro si aprerigis sur la revuon "Cinio Hurlas" malfermitan leteron adresitan al la japana esperantistaro. Gia titolo estis "La Venko de Cinio Estas Slosilo de la Morgauo de la Tuta Azio". En tiu ci letero si skribis, ke si povas preni parton en la revolucia batalo kontrau japana imperiismo, dank' al tio, ke si "felice" esperantistas, kvankam si ne bone parolas la cinan. Si akcentis, ke oni utiligu Esperanton kiel internacian ilon por batali kontrau imperiismo, kaj deklaris, ke si neniam cedos, se iu insultos sin kiel naci-perfidulon. Sia baza starpunkto estis: "Inter la cina kaj japana nacioj ekzistas nenia malamikeco fundamenta. Foliumu la historion, oni male trovos intiman rilaton en ciuj flankoj." Si diris al la japanaj esperantistoj: "Kameradoj, la venko de Cinio en tiu ci milito signifas ne nur liberigon de la cina nacio, sed ankau tiun de ciuj subpremataj popoloj en la Ekstrema Oriento inkluzive la japanan. Tio certe estas slosilo de la morgauo de tuta Azio." Si daurigis kaj apelis: "Kameradoj, kiel vi povus sanceligi nun? Memoru: en ci momento ec senfarado signifas nepardonblan kulpon. Kvazau responde al tiu ci alvoko, cina poeto Tian Jian (田間.本名: Tong Tianjian童天鑑) vesis en la cina lingvo poemon titolitan "Al V・M", honore al la deklaro de Hasegawa Teru. Teru vokis brodkaste al japanaj popolanoj kaj armeanoj, kaj donis ne malgrandan skuigon precipe al oficiloj kaj soldatoj. Pro tio japanaj jurnaloj akuzis sin kiel "virin-vocan naci-perfidulon". Ekzemple, en la de novembro 1938, la jurnalo Miyako Shimbun diris: "La virn-voca perfidulo, kiu brodkaste blasfermas al nia patarujo en flua japanlingvo, estas komunisto Hasegawa Teru..... Malkovrigis la vera nomo de la anonima perfidulino, okaze de la kapitulaco de la urbo Vuhano. Si estas la dua filino de Hasegawa Konosuke, 58 jaraga, kaj si estas Hasegawa Teru, 27 jaraga, stud-rompintino de la Virina Supera Pedagogia Lernejo de Nara. Si subtere agadis kiel "ruga aktivulino"; falis en "rugan amon" kun cina studento en Japanio, kaj edzingis al li kaj eklogis en Cinio. En februaro de la kuranta jaro oni subite elsendis virin-vocan diskurson el la radiostacio en Honkongo..... Poste multajn fojojn ripetigis la elsendo en la urbo Kantono. Gi transiris kaj ripetigis ciuvespere en la urbo Vuhano, kiam nia brava imperiestra armeo amase komencis atakon al la urbo Vuhano en tiu ci somero. Per sia ruga makulita buso si kracis kalumnion kaj mensogon pri nia armeo kaj ekonomia stato..... La elsendo subite cesis je la 30 minutoj post la 5a, en la 27a tago, sed la tuta figuro de la anonima perfidulino malkovrigis antau ni". Post tio furiozis insulto al si kaj siaj famllianoj. Al la patro oni jetis leteron, kiu trudis al li sinmortigon. Sed siaj cinaj geamikoj nomis sin "paca kolombo", kaj profunde memoris sin kiel raran japanon, kiupovis akiri veran amikecon kaj solidarecon de cinoj pere de Esperanto. Elpin, nevo de An Chung Geun (安重根) kaj korea esperantisto, aktivanta en Cinio tiutempe, honorigis sin per poemo, kies titolo kaj subtitolo estis: "Paca Kolombo, dedicita al Verda Majo, japana esperantisino, dissendanta japanlingve ce cina radiostacio". Estas bedaurinde, ke si vivis nur 35jarojn. Se si povus vivi pli longe, restus pli da historie valoraj atestoj, kaj si povus fari pli da kontribuo kiel esperantisto. Tamen si meritas laudon, car dum la tuta vivo si staris firme kaj sensancele sur internaciismo, homaranismo kaj kontraumilitalismo. Guo Moruo (郭沫若) faris poemon por si: "Regas mallumo senfine ciujn direktojn. Tamen en la cielo brilas aroj da steloj. La lumo tro malfortas kaj ne reflektas sur la nego, sed je mia gojo trovigas unu punkto da fajro, kiu lumas librojn." Ne estas certe tamen probable tiu ci "punkto da fajro" signifas Hasegawa Teru.}, pages = {55--66}, title = {平和の鳩 ヴェルダ マーヨ : 反戦に生涯を捧げたエスペランチスト長谷川テル}, volume = {37}, year = {2004} }